A - I n f o s
a multi-lingual news service by, for, and about anarchists **

News in all languages
Last 30 posts (Homepage) Last two weeks' posts

The last 100 posts, according to language
Castellano_ Català_ Deutsch_ English_ Français_ Italiano_ Português_ Russkyi_ Suomi_ Svenska_ Türkçe_ All_other_languages
{Info on A-Infos}

(eo) La milito en Algerio

From 407243@filoz.unizar.es (Pauxlo)
Date Thu, 13 Feb 1997 12:29:07 +0100



________________________________________________
     A - I N F O S  N E W S  S E R V I C E
           http://www.ainfos.ca/
________________________________________________

        Antaux kelkaj tagoj mi cxeestis prelegeton far la prezidanto de la
algera asocio de Aragono pri la situacio en sia lando. Mi menciu kelkajn
rimarkindajxojn diritajn:
 
       - La kialo de tiu milito, kontrauxe al la gxenerala aserto de la
registaroj okcidentaj, ne estas religia sed ja ekonomia kaj politika.
Efektive, de gxia sendependentigo, dum preskaux 30 jaroj, la partio FLN
(Fronto por Liberigo Nacia) prirabe kaj despote regis la landon, tiel ke,
fine de la oka jardeko, la situacio de la logxantaro estis senespera pro
sia ekstrema pauxperigo kaj malfido al la registaro. La preleganto
priskribis terurajn bildojn pri malricxeco -en lando ricxega je multaj
krudaj materialoj! Jen kial triomfis preskaux absolute la islamisma partio
FIS cxe la unua vico de vocxdono konvokita de FLN, kiu timigite hastis
pucxi kaj diktaturi. Ekde tiam, komencis la terura amaso da mortoj de cxiuj
konataj, kies rezulto estas preskaux 80.000 pereintoj (nur 20.000 laux la
registaro).

        -La okcidentaj registaroj timigas nin per la disvastigxo (fakta,
kaj lau-vidite pro ekonomiaj kauxzoj), sed ili nenifaras pri landoj kiel
Sauxda Arabio, same fanatikaj kiel Irano, Sudano kaj Afganistano.

        -Kaj al la registaroj algeria kaj okcidentaj (precipe Usono kaj
Germanio) interesas, ke la situacio plu dauxros kaosa. Al la unua, por
pluricxigxi interalie vendante al eksterlando la ricxajxojn algerajn, al la
duaj pro la grandegaj mon-profitoj atingataj. Estas kurioze, ke el pli ol
cent eksterlandanoj murditaj en la unuaj tagoj, neniu estis germana aux
usona. 

        -La okcidentaj registaroj provizis kaj provizas la regximon per
armiloj cxiu-specaj.
        
        -La algera sxtato kulpas multajn krimojn, jen pro nenifaro jen pro
aktiva agado. Ekzemple, la una hom-bucxo, 400 murditoj, okazis nur tri
kilomentrojn malproksime de la flug-haveno, gxis-rande okupita de
militistoj,        -kaj la masakro dauxris plurajn horojn!!!. Tion neas la
registaroj okcidentaj kaj multaj intelektuloj (kiel mi povis konstati per
la TV kanalo Arte), dirante, ke estas miroritata teorio, kiu neniu
algeriano subtenas. Sed la vero estas mala.
 
       -La okcidentaj registaroj interkonsentis kun la grupoj islamismaj,
kiaj GIA, por ke ili ne terorismu en siaj land-sojloj. Kontraux tio, la
islamistoj povas tute libere ricevi kaj pasigi helpon (havigatan de
islamismaj regimoj kiel Sudano kaj Irano) al siaj kamaradoj en Algerio. 

        -La "demokrataj" okcidentaj registaroj ne agnoskas la konflikton
algerian kiel militon, kaj ne respektas la petojn de UNO pri helpo al
politikaj refugixntoj. Tial, ili ne lasas eniri aux forpelas la algerianojn
ilialanden, kie ili riskas murdon cxu far la armeo, cxu far la islammistoj.
Tian cinikecon ilustras perfekte la  hispana Ministro pri Eksteraj Aferoj,
Abel Matutes, kiu jxus alveninte de Algerio, diris TV-e ke li havas plenan
konfidon en la algera registaro por sovi la konflikton.

        -La estonteco ne estas aparte esperiga por la popolo. Se iam, kun
la lando forrbita kaj masakrita, finos la milito, fruxe estigxos nova
problemo  cxi-foje, naciisma, pri la berbera minoritato, kiu povos kauxzi
novan malpacigxon.


     ****** A-Infos News Service *****
  News about and of interest to anarchists

Subscribe -> email MAJORDOMO@TAO.CA
             with the message SUBSCRIBE A-INFOS
Info      -> http://www.ainfos.ca/
Reproduce -> please include this section


A-Infos
News