A - I n f o s
a multi-lingual news service by, for, and about anarchists **

News in all languages
Last 30 posts (Homepage) Last two weeks' posts

The last 100 posts, according to language
Castellano_ Català_ Deutsch_ English_ Français_ Italiano_ Português_ Russkyi_ Suomi_ Svenska_ Türkçe_ All_other_languages
{Info on A-Infos}

(eo) sindikista interkonsento en Koreio

From 407243@filoz.unizar.es (Pauxlo)
Date Wed, 11 Feb 1998 09:18:07 +0000



________________________________________________
     A - I N F O S  N E W S  S E R V I C E
           http://www.ainfos.ca/
________________________________________________

El Pais 7-2-98
http://www.elpais.es

LA SINDIKATOJ DE KOREIO INTERKONSENTAS LIBERAN MALDUNGON KAJ UTILIGON DE
STRIK-ROMPANTOJ
        La registaro de Sud-Koreio, la entreprenistoj kaj la sindikatoj
atingis la 6-2-97 interkonsenton opiniatan historia, por permesi amasajn
maldungojn kontraux novaj sindikistaj rajtoj kaj pago de senlaboreco. 
Eblas maldungi pro "entreprenaj kialoj" en kunfando kaj acxeto de
entreprenoj. "Tio montras ke restas espero por nia lando" eldiris la jxus
elektita prezidento Kim Dae-Jung.
        ... 60 tagojn antaux la maldungo, la entrepreno devos informi al la
sindikatoj kaj al Labor-Ministerio. 
        La interkonsento devigas la entreprenojn "fari sian plejan eblon"
por eviti la maldungojn, kaj, se gxi estas nepra,  ne diskrimini kaj
"klopodi" redungi la laboristojn kiam la cirkonstancoj plibonigxos. Krome
estas permesite utiligi strik-rompantojn por anstatauxigi strikantojn
esceptokaze.
        Kim opinias, ke la maldungoj estas necesaj por altiri denove la
eksterlandajn investojn, kiuj forlasis la landon pasintajare kaj kreis
gravan financan krizon. Gxi ankaux estas unu el la kondicxoj de la
Internacia Mona Fonduso (IMF) por ricevi mon-prunton de 57.000 milionoj
(euxropecaj) $.
        Gxis nun, maldungi estis virtuale neeblaj sen la aprobo sindikista
aux tribunala. 
        La  Korea Konfederacio de Sindikatoj (KCTU), 550.000 membroj,
nuligis du-horan gxeneralan strikon celantan plendi kontraux la maldungoj.
Krom la pago de senlaboreco kaj la gvarantioj cxe maldungo, la sindikistoj
atingis per cxi-interkonsento permeson por publika agado kaj libera
membrigxo cxe la publika sektoro.




     ****** A-Infos News Service *****
  News about and of interest to anarchists

Subscribe -> email MAJORDOMO@TAO.CA
             with the message SUBSCRIBE A-INFOS
Info      -> http://www.ainfos.ca/
Reproduce -> please include this section


A-Infos
News